Karaj geinteresuloj. Ni sciis pri planoj de la Usona PPA, ke je 2025-Okt-04/05, Sabato kaj Dimanĉo, ili organizus PP kunvenon en Florida. Ni, de Japana PP Asocio, do planis pri videkonferenco dum 60 minutoj en Japana lingvo pri la temo PP (kaj estos iom da angla kaj Esperanta lingvoj) dimanĉevespere horo 20-a laŭ JST.
Intertempe, la asocio PPA re reagas, kiam ni skribas al ili, do ni ne scias, ĉu la Konferenco povos okazi. Tamen nian rekontiĝon per ekrano kaj mikrofono ni volas okazigi, nur ke antaŭvideble ĝi okazu iom pli frue je tiu dimanĉo, por esti pli facila por Japanaj partoprenantoj. Bonvolu rerigardi ĉi tie en la retejo, pli malpli je 1-a de Oktobro, por vidi KIAM estos la kunveno kaj por preni la ligilon bezonatan. (Vidu ankaŭ la pli ampleksan inviton, (https://jpppa.jp/eo/hejmpago-de-asocio-japana-por-malsanuloj-kun-perioda-regule-reaperanta-paralizo-pp/) de kiam ankoraŭ ni fidis je PPA).
Ueli HAENNI